03/09/2012

Inuk


La virina triopo de Inuk (de mald.): Helga E. Jónsdóttir (Pivak), Kristbjörg Kjeld (Ikutak) 
kaj Brynja Benediktsdóttir (Utak)

Grava mejloŝtono en la historio de la teatro en esperanto estis la prezentado de Inuk fare de la Islanda Nacia Teatro en la Universala Kongreso de 1977 en Rejkjaviko. Unue, pro la fakto ke nacia teatrotrupo, kun altega profesia nivelo, prezentis teatraĵon en esperanto; due, pro ties eksterordinara akcepto en la esperanta komunumo. Laŭ Juan Régulo, "Inukon ni devas elekti -kiel oni faras pri la grandaj atingoj, kiuj lasas spurojn- por reprezenti nian plej altan ĉapitron en la disvolviĝo de nia kongresa dramaturgio."(1)

Krom la aktorado, pluraj elementoj kontribuis al la sukceso. Kutime alilandaj trupoj pro evidentaj buĝetaj kaj transportaj kialoj ne disponas taŭgajn teatrajn akcesoraĵojn, muzikon aŭ bonan lum-instalaĵon, kun koncernaj deĵorantaj profesiuloj, kiam ili prezentas siajn verkojn en esperanta kongreso. Tial la pezo de iliaj teatraĵoj kuŝas ĉefe sur la aktorado kaj la teksto, eventuale ankaŭ sur la vestoj. Aliflanke, sendube tiu estas unu el la kialoj, ke en la esperanto-teatro ne maloftas vidi sol-aktorojn kaj monodramojn.

Ne estis tiel en la kazo de Inuk. En la postkongresa ekzemplero de Esperanto legeblis tiurilate: "Inuk (signifas en la eskima "homo") estas kolektiva verko de kvin geaktoroj de la Nacia Teatro de Islando kaj etnologo Haradur Ólafsson. Oni diras "verko" kaj trafas nur la tekston. Verko estas la tuta prezentaĵo, la majstra kunpletiĝo de la teksto, danco, kanto, pantomimo, kostumo, sono, scenejo, lumo...".(2)

La teatraĵo komenciĝis kaj finiĝis per kantoj, kio donis al ĝi rondan aspekton. Denove laŭ la septembra numero de Esperanto: "Pivak amkantas komence de Inuk: "La ĉielvolbo plenigas min per feliĉo. La ventoj trablovas mian menson. Mi tremas de ĝojo antaŭ la maro, kvazaŭ brakumata de mia fianĉo". En la finalo lamentas Ikutak: "Mi timas pri la homoj, pri ni kiuj vivas. Al mi estas strange. La siblanta vento dolorigas miajn orelojn. Mi ne eltenas la knaradon de la domo. Mi timas... Aja, aja... Mi aŭdas la homojn eksplodigi la rokojn. Estas kvazaŭ la Tero krevas, kvazaŭ ĝi atakas nin. La monto povus fermiĝi. Aja, aja...". Inter la du kantoj okazis la barbara invado de la civilizo. Inter ili okazis ankaŭ la sublime majstra geaktora teksto de la plej teatreca teatraĵo vidita en niaj kongresoj. Inuk fakte estas kanto; ĝi estas afiŝo pri danĝero, homrajta proklamo, potenca arta bombo, definigiva kiel ronda blanka riverŝtoneto. Ni preĝu revidi ĝin baldaŭ."

Aliaj elementoj certe kontribuis al la impreso pri ekvilibro: la unuecigaj blankaj, simplaj vestoj de la inuita (eskima) familio, la pristuditaj lokigoj kaj sintenoj de la geaktoroj, la simplaj kaj kelkfoje simetriaj dekoraciaĵoj kaj la trafa prilumado.

Morgunblaðið
05.08.1977
Ĉio estis zorge elektita, ankaŭ la esperantigo. La tradukon faris Stefán Sigurdsson, kaj nia poeto Baldur Ragnarsson helpis la geaktorojn. Fakte, laŭ la loka gazeto Morgunblaðið, Baldur Ragnarsson petis al la grupo ilian prezentadon en la kongreso, la geaktoroj akceptis kaj parkerigis la tekston en esperanto, sed Ragnarsson tiom implikiĝis, ke li ĉeestis la provludojn.(3)

Ragnarsson mem dediĉis intereskaptan paragrafon al Inuk en Beletra Almanako: "Kiel prezidanto de la Loka Komitato mi estis tre okupita dum la Kongresa semajno, sed tamen doniĝis sufiĉa tempo por agrabla kunesto kaj komuna partopreno en diversaj eventoj. Inter tiuj por mi plej memorinda estis la antaŭdebuta prezento de la kongresa teatraĵo Inuk en la Nacia Teatro fare de profesiaj aktoroj. Por mi persone ĝi estis la definitiva pruvo, ke mia dumvintra laboro de instruado de la lingvo al la aktoroj sukcesis. Estis unika evento, ĉar post mondvojaĝaj prezentoj de tiu teatraĵo en multaj landoj, ĉiam nur en la islanda lingvo, ĝi estis nun prezentita por la unua fojo en alia lingvo, Esperanto, honore al la patro de unu el la aktoroj, esperantisto, antaŭ nelonge mortinta. La temo de la teatraĵo estas la detruaj efikoj, kiujn havas la moderna civilizacio sur t.n. primitivajn societojn, ĉi-kaze eskimajn. Ni estis nur kvar, kiuj ĉeestis tiun lastan provon antaŭ la dufoja ege sukcesa prezento al la kongresanaro: Marjorie Boulton, Juan Régulo Pérez, mia edzino Þórey kaj mi. Niaj eminentaj gastoj estis ravitaj de la spektaklo, Marjorie ĝis larmoj, Régulo malpli sinmontre, sed ankaŭ lia raviteco estis evidenta. Li poste aperigis artikolon en Esperanto samjare pri la evento, emfaze priskribante la gravan aktualecon de la emo kaj sian ravitecon. "Ambaŭ fojojn [t.e. la provludon kaj la unuan publikan prezenton] mi restis mutigita de ravo kaj admiro"." (4)

Pri la argumento de Inuk verve rakontis Juan Régulo: "Inuk montras tempon, kiam tradicia eskima familigrupo transiras de sia igloa pramondo al nia usoneska socio, kie industriaj ŝablonaĵoj anstataŭas solidajn gentajn realojn. La dramo elmetas, kiel -dum transirado- malriĉo, mizero, malestimindeco ne permesas al eskimoj taŭge evolui kaj morti, kaj samtempe ne plu ebligas al ili marĉandi sian dekadencon por konvena vivo. Tiuj homoj ne plu kapablas -en etoso de aviadila zumado, turistgregaj mikslingvaj blekadoj, ĉiuspecaj industriaj kiĉaĵoj (galanterio, merceraĵoj, trinkaĉoj, ladrubaj ujoj ktp)...- kolporti sian malriĉon kaj eviti sian mizeron. La tuto prezentas torturan, angoran, preskaŭ sufokan historion. La t.n. progreso aperas kvazaŭ enkorpiĝo de ia emo superi pratimon je ŝanĝiĝo, sed la homoj, en la fino, ne scias, ĉu ili progresis, ĉu ili regresis ĝis frenezorando...". (1)

La grupo ĝisfunde trastudis la temon; krom tio, ke la etnologo Haraldur Ólafsson helpis, la geaktoroj vojaĝis en Gronlandon por surloka esplorado. La spektaklo premieris island-lingve la 18an de marto 1974, kun la samaj aktoroj kiel la UK-a prezentado: Kristbjörg Kjeld, Helga E. Jónsdóttir, Þórhallur Sigurdsson, Ketil Larsen kaj Brynja Benediktsdóttir, kiu ankaŭ reĝisoris ĝin. La facile transporteblaj rekvizitoj permesis al la trupo vojaĝi al internaciaj teatrofestivaloj, kaj tiel ili translokiĝis al ĉ. dudek landoj, inter kiuj pluraj en Sudameriko. Entute estis 108 eksterlandaj prezentadoj de la teatraĵo (5).   

Brynja Benediktsdóttir
Brynja (1938-2008) diplomiĝis en la Nacia Dramteatra Lernejo, studis kun Jacques Lecocq en Parizo kaj faris studvizitojn al la ĉefaj teatroj en Eŭropo. Dum la periodo 1960-1991 ŝi estis dungita kiel aktorino kaj reĝisorino en la Nacia Teatro de Islando. (6)

No Congresso Universal de Esperanto de 1977, em Reiquejavique, Islándia, o teatro em esperanto atingiu um alto nível de qualidade, graças à peça Inuk, encenada polo Teatro Nacional da Islándia. Os cinco atores e atrizes, entre as quais estava a diretora, Brynja Benediktsdóttir (1938-2008), aprendêrom esperanto durante o inverno, tendo como professor o poeta Baldur Ragnarsson. Inuk, umha das peças chave na história do teatro islandês, conta umha história da aculturaçom numha família inuit (esquimó) com a chegada dos produtos da civilizaçom moderna. Obra coletiva do grupo de atores e atrizes que a representou, ajudados polo etnólogo Haradur Ólafsson, foi originalmente escrita em islandês e representada 108 vezes fora da ilha. A excelente iluminaçom, a estrutura circular da peça, que começa e acaba com cantos, as estudadas disposições dos atores e atrizes, a singeleza do vestiário, que une os membros da família, indicam o grande cuidado e mimo com que foi criada.

In the Universal Congress of Esperanto in 1977 in Reykjavik, Iceland, the Esperanto theater reached a high level of quality, thanks to the play Inuk, staged by the National Theatre of Iceland. The five actors and actresses, among whom was the director, Brynja Benediktsdóttir (1938-2008), learnt Esperanto during winter, having as teacher the poet Baldur Ragnarsson. Inuk, one of the key pieces in the history of Icelandic theater, tells a story of acculturation of an Inuit (Eskimo) family with the arrival of the products of modern civilization. Inuk, the collective work of the group of actors and actresses who played it, aided by the ethnologist Haradur Ólafsson, was originally written in Icelandic and played 108 times outside the island​​. The excellent lighting, the circular structure of the play, which begins and ends with songs, the studied possitions of the actors and actresses, the simplicity of the dresses, unifying the family members, shows the great care and attention the play was created with.

Referencoj:

(1) Juan Régulo Pérez: "Ĝis frenezorando", en Esperanto, n-ro 863 (11), novembro 1977, p.185
(2) "Ĉiuj laŭroj iras al "Inuk"", en Esperanto, n-ro 861 (9), septembro 1977, p.153 
(3) "Inuk leikið á esperantó", en Morgunblaðið, 05.08.1977, p. 3
(4) Ragnarsson, Baldur: "Juan Régulo Pérez": pensoj kaj rememoroj", Beletra Almanako 10, 2011, Novjorko: Mondial.
(5) http://www.leikminjasafn.is/annall/1974inuk.html [alirita en 03.09.2012]
(6) http://www.mbl.is/frettir/innlent/2008/06/23/andlat_brynja_benediktsdottir/ [alirita en 03.09.2012]
(7) http://www.mbl.is/greinasafn/grein/1225603/ [alirita en 03.09.2012]